pri dmoz | helpo


Top: World: Esperanto: Regionoj: Ameriko: Usono

Internacia Semajnfino Esperantista

La Internacia Semajnfino Esperantista celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin ĉiujare la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono.

Jarkongreso de ELNA

Ĉiujare okazas kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Kalifornio

Kalifornio (angle kaj hispane: California) estas la plej enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

NASK - la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto estas monde konata kaj respektata intensiva kursaro de Esperanto, kiu post multaj jaroj en San-fransisko translokiĝis al La Altlernejo por Internacia Trejnado en Vermonto, Usono. Ĉe NASK oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en 'Esperantujo'; kaj oni havas ŝancon konatiĝi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.

Teksaso

Teksaso (anglalingve Texas) estas ŝtato de Usono, en la centra sudo de la lando. Ĝin limas okcidente Nov-Meksiko, norde Oklahomo, oriente norde Arkansaso, oriente Luiziano kaj sude Meksiko.

Vaŝingtonio

Vaŝingtonio estas ŝtato de Usono, tute en la nordokcidento.


   
TheSnowman copyright © 2001

Lasta ŝanĝo: - redaktu

TheSnowman

Help build the largest human-edited directory on the web.
Submit a Site - Open Directory Project - Become an Editor